La 14-an de marto en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis kun espero, ke Usono serioze alvizaĝos la problemon kaj praktike akcelos renormaligon kaj plibonigon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono sur la bazo de la tri komunuaj bultenoj inter Ĉinio kaj Usono.
Wen Jiabao diris, ke post la enoficiĝo de Obama en la Blanka Domo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havis bonan komencon, sed lastatempe la vizito de Dalai Lama al Usono kaj la armilovendo de Usono al Taiwan ŝovis Ĉinion je ties suvereneco kaj teritoria integreco kaj grave interferis la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.