La 14-an de marto en Pekino, fermiĝis la 3-a Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Samtempe kun raportado pri la fermo de la Popola Kongreso, transmaraj amaskomunikiloj donis la altan atenton al parolo farita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la gazetara konferenco.
La franca novaĵagentejo Agence France-Presse raportis, ke en la fermo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, la ĉeestantoj pasigis la buĝetan projekton de 2010, kiu substrekas pliigi plue la elspezojn por medicino, edukado kaj garantiataj loĝdomoj.
La usona novaĵagentejo The Associated Press raportis, ke multaj ĉinaj entreprenoj ankoraŭ bezonas la subtenon de la registaro pro neboniĝo de la funkciiga stato.
La germana novaĵagentejo Deutsche Presse Agentur raportis, ke en la gazetara konferenco Wen Jiabao esprimis oponon kontraŭ la maniero devigi renminbi rapide revalutiĝi.
Ankaŭ amaskomunikiloj de Japanio, Britio, Singapuro kaj aliaj faris similajn raportojn.