Dimanĉe 13-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Iuj landoj kaj organizoj kondolencas Ĉinion pro tertremo en Qinghai

(GMT+08:00) 2010-04-15 09:40:47
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La 14-an de aprilo en la gubernio Yushu de la provinco Qinghai, okcidenta Ĉinio, okazis tertremo de 7,1 gradoj. Iuj landoj kaj organizoj profunde funebras viktimojn de la tertremo kaj volas liveri helpojn al la tertreme trafita loko.

Jose Manuel Barroso, prezidanto de la Komisiono de Eŭropa Unio, esprimis en deklaro profundan funebron al la viktimoj kaj simpation al popolanoj de la provinco Qinghai. Li diris, ke la komisiono volas liveri helpon al la trafita loko kaj batali kontraŭ la katastrofo kun la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Japana ĉefministro Yokio Hatoyama diris, ke li funebras la viktimojn kaj deziras rapidan rekonstruiĝon de la trafita loko, kaj la japana registaro planas liveri helpon al Ĉinio laŭ sia eblo.

Franca ministro pri eksteraj aferoj Bernard Kouchner esprimis per komuniko profundan simpation al Ĉinio, funebron al la viktimoj kaj plenfortan subtenon al la kontraŭtertrema batalo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Li diris, ke Francio estas preta liveri al la ĉina registaro necesan helpon.

Hinda Deby Itno, edzino de ĉadlanda prezidento, diris, ke en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉadlando kaj si mem ŝi esprimas simpation kaj subtenon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, funebron al la viktimoj kaj kondolencon al familianoj de la viktimoj.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto