|
||||||
|
|
||
Laŭ informo el Komisiono pri Kontrolado kaj Administrado de Ŝtataj Propraĵoj sub ĉina Ŝtata Konsilantaro, post la tertremo en Yushu de Qinghai-provinco, la komisiono tuj publikigis urĝan anoncon, postulante, ke centraj entreprenoj aktive faru savadon kontraŭ tertremo.
Pri tio, Ĉina Ŝtata Elektroreta Korporacio, Ĉina Aviad-Industria Korporacio kaj Ĉina Nacia Petrola Korporacio kaj aliaj centraj entreprenoj tuj starigis unuanivelan urĝan reagon.
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |