En la 14-a kaj 15-a de aprilo gvidantoj de iuj landoj kaj internaciaj kaj regionaj organizoj sendis mesaĝojn al ĉinaj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo kaj Wen Jiabao, esprimante kondolencon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo pro la tertremo en Yushu, Qinghai.
Rusa prezidento Dmitry Medvedev kaj rusa ĉefministro Vladimir Putin esprimas funebron al viktimoj de la tertremo kaj sinceran simpation al familianoj de la viktimoj kaj volas liveri helpon al la loko trafita de la tertremo. Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, esprimas per deklaro funebron al viktimoj de la tertremo kaj volas liveri plenfortan subtenon al la batalo kontraŭ la katastrofo kaj la rekonstruado.
Krom ili ankaŭ gvidantoj de multaj aliaj landoj kaj organizoj esprimas simpation kaj kondolencon al Ĉinio kaj volas liveri helpon.