La 21-an de junio en Moskvo, Arkady Dvokovich, asistanto de rusa prezidento alte taksas Ĉinion pro ĝia grava rolo en formiĝo kaj disvolviĝo de la 20-landa grupo.
Dvorkovich okazigis tiutage gazetaran konferencon pri la baldaǔ okazonta Pinta Konferenco de 8-Landa Grupo kaj 20-Landa Grupo. Intervjuate post la gazetara konferenco li diris, ke estas malfacile diskuti kaj solvi la problemon pri la monda ekonomia disvolvo, sen la partopreno de Ĉinio. La pledoj elmetitaj de ĉina gvidanto en la Pinta Konferenco de la 20-Landa Grupo estas grava faktoro por stabiligi la mondan ekonomion.