La 13-an de oktobro, oficiro de kazaĥstana registaro konigis, ke entute ĉirkaŭ 7 000 policanoj partoprenos en la sekureca laboro pri la pintkonferenco de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE).
En la sama tago en ĉefurbo Astano, la prezidanto de la polica komitato sub la kazaĥstana civilafera ministerio konigis, ke tiuj 7 000 policanoj ĉefe respondecos pri la persona kaj posedaĵa sekureco de ĉeestantoj, la trafika glateco, kaj tenos la socian ordon en Astana dum la pintkonferenco. Krome, ĉiuj ŝtataj organoj de Kazaĥstano ekspedos entute 4 500 laborantojn por helpi la sekurecan gardon.
En la jaro 2010, Kazaĥstano fariĝas la deĵoranta prezidanto-lando de OSKE. Laŭ la propono de prezidento Nursultan Nazarbayev, okazos la pintkonferenco de la organizo de la 1-a ĝis la 2-a de decembro en Astano.