Formiĝis socialisma jursistemo kun ĉinaj trajtoj La 10-an de marto en la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso en Pekino, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, deklaris, ke ĝis la fino de la jaro 2010 en Ĉinio troviĝas 236 validaj leĝoj, pli ol 690 administraj regularoj kaj pli ol 8 600 lokaj regularoj. Formiĝis socialisma jursistemo kun ĉinaj trajtoj.
|