La 1-an de marto, Qi Faren, la eksa ĉefprojektisto de la kosmoŝipo Shenzhou, akceptis intervjuon de raportisto. Li malkaŝis, ke en la dua duono de la kuranta jaro Ĉinio lanĉos la celan flugveturilon Tiangong-1, kaj poste la pafita kosmoŝipo Shenzhou-8 senhome rendevuos kaj kupliĝos kun ĝi en la kosmo.
La rendevuo kaj kuplado estas unu el la ŝlosilaj teknikoj por la dua fazo de la homporta spaciala projekto de Ĉinio, nome la starigo de la kosma laboratorio. La flugveturilo Tiangong-1 pezas ĉirkaǔ 8,5 tunojn kaj servos 2 jarojn. Dum ĝia 2-jara servo la kosmoŝipoj Shengzhou-8, Shenzhou-9 kaj Shenzhou-10 rendevuos kaj kupliĝos kun ĝi, kaj fininte la taskon, ili revenos al la tero.