La 1-an de marto, Qi Faren, la eksa ĉefprojektisto de la kosmoŝipo Shenzhou, akceptis intervjuon de raportisto. Li malkaŝis, ke Ĉinio ĉi-jare plenumos pli ol 20 spacialajn taskojn, pli multe ol en la lasta jaro. Pasintajare Ĉinio pafis al la kosmo ĉirkaǔ 20 satelitojn de malsamaj funkcioj, kaj ĉi-jare pafiĝos pli multaj.
En la dua duono de la kuranta jaro Ĉinio lanĉos sian unuan celan flugveturilon Tiangong-1 kaj la kosmoŝipon Shenzhou-8, kaj ili plenumos la unuan eksperimenton de senhoma rendevuo kaj kuplado.