Vizitu Forumon

Transmaraj amaskomunikiloj atentas pri du sesioj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-03-04 10:50:41

La 3-an de marto en Pekino inaǔguriĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj la 5-an ĉi-monate komenciĝos la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Transmaraj amaskomunikiloj ĝenerale atentas pri la du sesioj, kaj la 12-a Kvinjara Plano, ekzamonota en la du sesioj, fariĝos la fokuso de amaskomunikiloj.

La usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke la du sesioj de Ĉinio publikigos la novan kvinjaran planon, kiu turnos la ekonomian kreskon de la eksporto kaj grandskala publika investo al la enlanda postulado.

La novaĵ-agentejo Reuter raportis, ke mediprotekto fariĝos unu el gravaj punktoj de la nova kvinjara plano, redukti la karbonan ellason kaj akvan poluon kaj utiligi purecajn energifontojn kaj renovigeblajn resursojn estos gravaj laboroj en la venontaj 5 jaroj.

La japana novaĵagentejo Kyodo raportis, ke la du ĉinaj sesioj fokusiĝos al la nova kvinjara plano. En la venontaj 5 jaroj la ĉina gvidantaro klopodos por redukti la diferencon de enspezo inter la loĝantoj kaj ekspansiigi la enlandan postuladon por rearanĝi la ekonomion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto