Posttagmeze de la 3-a de marto en Pekino inaǔguriĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Pli ol 2 000 membroj de la Tutlanda Komitato el diversaj rondoj de la socio kunvenas en la Popola Halo de Pekino kaj prezentas al kolektitajn proponojn. Temoj koncernaj al la popola vivteno denove estas varme diskutataj de la ĉeestantoj.
Oni rimarkis, ke pro la rapida disvolviĝo de la ekonomio la popola vivteno estas pli kaj pli multe atentata. Ĉu popolanoj pli multe profitos el la ekonomia disvolviĝo? Multaj ĉeestantoj de la sesio prezentas proponojn koncernajn al la popola vivteno.
Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, emfazis en la raporto pri laboro de la Konstanta Komitato, ke la Konstanta Komitato kuraĝigas membrojn de la Tutlanda Komitato koni la vivon de popolanoj de diversaj rondoj kaj fari proponojn por plibonigi la popolan vivon.
Sinjoro Yu Minhong diris, ke universitataj diplomiĝintoj malfacile dungiĝas plejparte pro la neperfekteco de la eduka strukturo. La edukaj institucioj devas eliri el la malnova pensmaniero kaj eduki la studentojn laǔ la socia postulado. Li diris: "Laǔ mi kaǔzo de la malfacila dungiĝo kuŝas en tio, ke la universitata eduko ne konformas al socia stato, kaj la rearanĝo de la industria strukturo restas nekompleta, kaj ĝuste pro tio la diplomiĝintoj malfacile dungiĝas, dum entreprenoj tre malfacile povas trovi taǔgajn laborantojn."