Vizitu Forumon

Ĉinio atingis ĉefajn celojn de la 11-a Kvinjara Plano

(GMT+08:00) 2011-03-05 10:32:01

La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris en la raporto pri laboroj de la registaro, farita al la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, ke en la pasintaj 5 jaroj Ĉinio efike traktis la internacian financan krizon, stabile kaj relative rapide kreskigis plu la ekonomion, efektive antaǔenigis la energi-ŝparadon kaj ellaso-redukton, ekologian konstruon kaj mediprotekton, kaj sukcese atingis ĉefajn celojn de la 11-a Kvinjara Plano pri la Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo.

Wen Jiabao diris, ke en la psintaj 5 jaroj la socia produktivo kaj la nacia forto evidente plialtiĝis; la malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 39 800 miliardoj da juanoj, la ĉiujara kresko atingis 11,2%, kaj la fiska enspezo pliiĝis je pli ol 5 000 miliardoj da juanoj; la enspezo de urbanoj kaj vilaĝanoj kreskis je ĉirkaǔ 9%, kaj la sistemo de la socia sekureco kovranta ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn kompletiĝas; tamen Ĉinio ne povis plenumi la celojn pri valor-aldono kaj laboriga proporcio de servoj, kaj pri la procento de la malneta enlanda produkto por elspezoj de esploroj kaj eksperimentoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto