La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris en la raporto pri laboroj de la registaro, farita al la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, ke en la venontaj 5 jaroj Ĉinio rapidigos la ŝanĝon de la ekonomi-disvolva maniero kaj la rearanĝon de la ekonomia strukturo, transformos kaj promocios la manufakturan industrion, kulturos kaj disvolvos strategiajn novajn industri-sektorojn.
Li diris, ke Ĉinio rapide disvolvos la servo-industrion, pliigos la procenton de servoj en la malneta enlanda produkto, aktive kaj stabile antaǔenigos la urbanizon kaj altigos la urbanizan kvanton de 47,5% ĝis 51,5%, plenforte disvolvos modernan agrikulturon kaj intensigos plu la konstruadon de bazaj instalaĵoj.