La 5-an de marto la germanaj gazetoj Fokuso kaj Epoko raportis en siaj retpaĝaroj, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la raporto pri laboroj de la registaro, farita al la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, ke Ĉinio malrapidigos la ekonomian disvolviĝon por certigi la efektivigon de la strategio pri kontinuigebla evoluo.
En la raporto Wen Jiabao anticipas la ekonomian kreskon de ĉirkaǔ 8%, tamen en la jaro 2010 la ĉina ekonomio kreskis je 10,3%. En la venontaj 10 tagoj la ĉeestantoj de la jarkunveno redaktos la novan kvinjaran planon de Ĉinio. La ĉina ekonomio ne plu multe dependos de la eksporto same kiel antaǔe.