La 5-an de marto en Pekino inaĝuriĝis la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta organo de ŝtata potenco de Ĉinio. La raporto pri laboroj de la registaro, farita de ĉefministro Wen Jiabao al la sesio, eksplikis taskojn de la ĉina registaro en la venontaj 5 jaroj. Multaj transmaraj amaskomunikiloj donis altan atenton al la sesio kaj publikigis siajn proprajn opiniojn.
La franca novaĵagentejo raportis, ke Ĉinio serĉos pli ekvilibran disvolviĝon de la ekonomio. Lastatempe la drasta prezaltiĝo de manĝaĵoj, loĝdmoj kaj bazaj konsumaĵoj fariĝis fokuso de la ĉina publiko. Delonge ĉiam estas maltrankvila pri la trovarmiĝo de la ekonomio kaj la enfluo de granda kvanto da mono. Wen Jiabao emfazis en la raporto, ke la registaro solvos la problemon per nova klopodo.
La Brita Brodkasta Korporacio raportis, ke Ĉinio strikte regos la inflacion, kondukos la duan grandan ekonomion de la mondo al la ekvilibra kaj mediprotekta direkto, kaj batalos plu kontraǔ la korupto por certigi la socian stabilecon.
La usona gazeto Forbes raportis, ke laǔ la raporto la ĉina registaro traktos kontraǔ la inflacio por ke pli da popolanoj profitu el la ekonomia kresko.