
Posttagemze de la 5-a de marto ĉeestantoj de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso ekzamenis la raporton de ĉefministro Wen Jiabao pri laboroj de la registaro. Hu Jintao, Wu Bangguo kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj respektive aliĝis al malsamaj grupoj kaj kune kun ili ekzamenis la raporton.
Hu Jintao aliĝis al la grupo de la provinco Jiangsu. Li diris, ke li tute konsentas pri la raporto. Li emfazis, ke oni devas firme konservi la ĉeftemon de la scienca disvolviĝo, kaj kapti la fadenon de la ŝanĝo de la ekonomi-disvolva maniero, kaj pluigi la reformadon kaj malfermon kaj la konstruon de la moderna socialismo kaj fari bonan komencon por la 12-a Kvinjara Plano.
Wu Bangguo ĉeestis al la ekzamenado de la grupo de la provinco Anhui. Li diris, ke oni devas unuecigi la penson kaj agon laǔ la analizo de la centra registaro pri la nuna situacio kaj laǔ ĝia ĝenerala dispozicio de laboroj, novigi la disvolvan pensfadenon, profundigi la reformadon kaj malfermon, alte atenti la popolan vivtenon kaj bone efektivigi diversajn laborojn.