Vizitu Forumon

Transmaraj amaskomunikikloj varme raportis pri sesio de TPK

(GMT+08:00) 2011-03-06 12:55:52

La 5-an de marto en Pekino inaǔguriĝis la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta organo de la ŝtata potenco de Ĉinio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri laboroj de la registaro, kiu eksplikis taskojn de la registaro en la venontaj 5 jaroj. Multaj transmaraj amaskomunikiloj donis altan atenton al la sesio kaj faris komentojn precipe pri stabiligo de la prezo fare de la ĉina registaro.

La franca novaĵagentejo raportis, ke Ĉinio serĉos pli ekvilibran disvolviĝon de la ekonomio. Lastatempe la drasta prezaltiĝo de manĝaĵoj, loĝdmoj kaj bazaj konsumaĵoj fariĝis fokuso de la ĉina publiko. Delonge ĉiam estas maltrankvila pri la trovarmiĝo de la ekonomio kaj la enfluo de granda kvanto da mono. Wen Jiabao emfazis en la raporto, ke la registaro solvos la problemon per nova klopodo.

La Brita Brodkasta Korporacio raportis, ke Ĉinio strikte regos la inflacion, kondukos la duan grandan ekonomion de la mondo al la ekvilibra kaj mediprotekta direkto, kaj batalos plu kontraǔ la korupto por certigi la socian stabilecon.

La germanaj gazetoj Fokuso kaj Epoko raportis en siaj retpaĝaroj, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la raporto pri laboroj de la registaro, farita al la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, ke Ĉinio malrapidigos la ekonomian disvolviĝon por certigi la efektivigon de la strategio pri kontinuigebla evoluo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto