Vizitu Forumon

Komentoj de aǔskultantoj de ĈRI pri raporto de Wen Jiabao

(GMT+08:00) 2011-03-06 12:57:38

La 5-an de marto en Pekino inaǔguriĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Aǔskultantoj de Ĉina Radio Internacia en Sud-Azio kaj Nordorient-Azio telefone aǔ retpoŝte esprimis siajn opiniojn pri la raporto de registaraj laboroj, kiun Wen Jiabao faris tiutage en la sesio.

Hinda aǔskultanto Mohammad Aslam diris, ke la raporto de Wen Jiabao sentigis al li, ke la ĉina registaro disvolvas la ekonomion por plifeliĉigi la popolon. Li opinias, ke nur la gvidantaro, kiu havas la popolon en sia koro, povas stabiligi la landon, prosperigi kaj riĉigi la socion.

Madushan Kularathne, prezidanto de la societo de aǔskultantoj de ĈRI en Srilanko, diris en sia mesaĝo, ke ili kredas, ke la ĉina ekonomio atingos pli brilan sukceson kaj faros pli grandan kontribuon al la mondo sub la ĝusta planado kaj gvidado de la ĉina registaro.

Pakistana aǔskultanto Yasir Ishfaq Qurashi telefone diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio en la lastaj jaroj estas rimarkinda. Li opinias, ke la ĉina sistemo de Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas la grava garantio de la ĉina disvolviĝo.

Japana retano Okumura diris, ke oni povas klare vidi en la raporto de Wen Jiabao la firman decidemon klopodi kune kun la popolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto