La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri laboroj de la registaro en la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreos. Li diris, ke la registaro ĉiuflanke plibonigos la popolan vivon, klopodos por ke la enspezo de loĝantoj kresku paralele kun la ekonomia disvolviĝo, kaj rapidigos starigon de la racia enspezo-distribuo. Ĉinio klopodos por ke la enspezo de loĝantoj ĉiujare kresku je pli ol 7%.
Rearanĝo de la enspezo-distribuo estas la temo plej diskutata de la ĉeestantoj de la du sesioj. La plej grava por racia distribuo estas altigi la bazan enspezon de loĝantoj. Sinjoro Ye Qing, reprezentanto de la Tutlanka Popola Kongreso el la provinco Hubei, diris, ke pliigo de la enspezo devas esti efektivigata unue en la laborpogo, tial oni devas rapide ŝanĝi la ekonomi-disvolvan manieron por esence altigi la konkurencivon de entreprenoj. Li diris:
"Pliigi la laborpagon estas tre grava rimedo por plibonigi la popolan vivon, tamen estas multaj obstakloj por efektivigi tion, ĉar multaj entreprenoj ŝtataj kaj privataj havas malfacilojn. Sed ĉiuj popolanoj devas profiti el la reformado, kaj pliigo de la laborpago estas la grava vojo por realigi tion. Ni devas altigi la elcenton de laborpago en la produktkosto, tio estas necesa por ekspansiigo de la enlanda postulado, tial mi opinias, ke pliigo de la laborpago devas esti la tendenco."