Vizitu Forumon

La 12-a Kvinjara Plano substrekas plibonigon de popola vivteno

(GMT+08:00) 2011-03-06 16:03:10

La 6-an de marto en Pekino, Zhang Ping, direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke la 12-a Kvinjara Plano substrekas plibonigon de la popola vivteno. Tiutage okazis gazetara konferenco kadre de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Zhang Ping diris en la konferenco, ke la 12-a Kvinjara Plano prenas plibonigon de la popola vivteno kiel la privilegian taskon por ke diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando kunĝuu fruktojn el la reformado kaj malfermo.

Li diris, ke dum la periodo de la 11-a Kvinjara Plano Ĉinio metis la ekonomian kreskigon sur gravan lokon, ĉar tiam la ĉefa tasko estis havigi al popolanoj sufiĉajn nutraĵojn kaj vestojn. Nun multe boniĝis la materia bazo, tial la registaro akcentas la sekurigon kaj plibonigon de la popola vivteno. La 12-a Kvinjara Plano havas konkretajn celojn pri enspezo-distribuo, dungado, publikaj aferoj, medicina servo, edukado kaj socia sekureco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto