La 6-an de marto en Pekino, Zhang Ping, direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke Ĉinio havas kondiĉojn kaj la kapablon konservi la ĝeneralan stabilecon de la prezoj.
Tiutage okazis gazetara konferenco kadre de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Zhang Ping diris en la konferenco, ke la proponado de ĉinaj industriaj produktaĵoj superas la postuladon, kaj la provizado de gravaj varoj kaj produktaj rimedoj ĝenerale sufiĉas. Li malkaŝis, ke laǔ la internacia normo, la nutraĵa stoko ĝenerale egalas 17% ĝis 18% de la jara konsumo de unu lando, kaj en Ĉinio la stoko atingis 40%. La sufiĉa stoko metis firman bazon por konservi la ĝeneralan stabilecon de la prezoj.