Vizitu Forumon

Yang Jiechi: Ĉinio faros pli grandajn kontribuojn por komune konstrui eternan, pacan kaj prospere harmonian mondon

(GMT+08:00) 2011-03-07 11:51:02

La 7-an de marto en Pekino Yang Jiechi, ĉina eksterafera ministro, esprimis, ke en la venontaj 5 jaroj la celo de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj estas krei pli bonajn rilatojn kun internacio kaj najbaraj landoj, por realigi la grandiozan celon pri la konstruo de bonhava socio, kaj Ĉinio faros pli grandajn kontribuojn por komune konstrui eternan, pacan kaj prospere harmonian mondon.

Yang Jiechi diris en la gazetala konferenco, ke en la venontaj 5 jaroj la ĉina diplomatio faros bonan servon al la transformo de la ekonomia evolumetodo. Kaj la ĉina diplomatio formiĝos tio, en kio ĉefas la ŝtatestra diplomatio kaj intervenas duflanka kaj plurflanka diplomatioj pri politiko, ekonomio kaj kulturo. Kaj samtempe la ĉina diplomatio devas konsideri la du flankojn, nome internacian kaj enlandan, trakti la rilatojn inter disvolviĝoj paca kaj scienca, kaj persisti en la malferma strategio reciprokutila kaj kungajna.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto