La 7-an de marto en Pekino okazis gazetara konferenco kadre de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi diris, ke en la venontaj 5 jaroj Ĉinio faros en la laboro pri eksteraj aferoj pli grandan kontribuon por komplete starigi la bonhavan socion, krei pli bonajn internaciajn kaj periferiajn rilatojn kaj konstrui harmonian mondon, longdaǔre pacan kaj komune prosperan.
Yang Jiechi diris, ke interkompletigo, kunlaboro kaj kuna gajno estas la ĉefa ideo de Ĉinio por la rilatoj kun diversaj landoj. Ĉinio efektivigos plu la bazan orientilon "starigo de bonnajbaraj rilatoj kaj partnereco kun la najbaroj", kaj klopodos kune kun periferiaj landoj por krei la regionan medion de paco kaj stabileco, malfermo kaj inkluzivemo, kunlaboro kaj kuna gajno.