
La 7-an de marto en Pekino okazis gazetara konferenco kadre de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi diris en la konferenco, ke en la venontaj 5 jaroj la ĉefa celo de la laboro de Ĉinio pri eksteraj aferoj estas krei pli bonajn internaciajn kaj periferiajn rilatojn kaj fari pli grandan kontribuon por konstrui harmonian mondon, longdaǔre pacan kaj komune prosperan. Kiel evoluanta lando Ĉinio faros pli grandan klopodon por plenumi sian internacian devon.
Parolante pri la rilatoj kun Eǔropa Unio Yang Jiechi diris, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Eǔropa Unio por antaǔenigi la ampleksan strategian partnerecon kaj la politikan partnerecon de reciproka respekto kaj interfido, profundigi la ekonomian kaj komercan partnerecon de reciproka profito kaj kuna gajno kaj starigi civilizacian partnerecon de reciproka lernado kaj interŝanĝo.
Parolante pri la rilatoj kun Usono li diris, ke starigo de la kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Usono estas la bezono de la epoka evoluo kaj la kunlaboro inter la du landoj.
Parolante pri la retiro de ĉinoj el Libio li diris, ke tio estas la plej grandskala organizita retiro de ĉinaj civitanoj el fremda lando, kaj tiu ĉi agado plene manifestis, ke la ĉina registaro ĉiam plenforte sekvas la ideon servi al la popolo.