La 7-an de marto en Pekino ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi diris, ke la rilatoj de la landoj BRICs kun evoluintaj landoj ne estas konkuraj, sed malfermaj, inkluzivaj, kaj ankaǔ grava elemento kaj ponto de la suda-suda kunlaboro.
Tiutage okazis gazetara konferenco kadre de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Yang Jiechi diris en la konferenco, ke la 3-a oficiala kunveno de gvidantoj de la landoj BRICs okazos aprile de la kuranta jaro en Ĉinio. La kunveno devas plene enkorpigi la gravan konstruivan rolon, kiun ludis la landoj BRICs por trakti la internacian financan krizon, rekreskigi la mondan ekonomion kaj reagi kontraǔ la klimata ŝanĝiĝo.