La 7-an de marto en Pekino ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko rikoltis gravajn fruktojn. Tiutage okazis gazetara konferenco kadre de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Yang Jiechi diris en la konferenco, ke estas ĉiuflanke efektivigitaj la 8 rimedoj por la helpoj al Afriko, proklamitaj de prezidanto Hu Jintao en la Pekina Kulminkonferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo; fruktodonis ankaǔ la novaj 8 rimedoj por la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, anoncitaj de ĉefministro Wen Jiabao en la 4-a Ministera Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo; kaj finkonstruiĝis Konferenca Centro de Afrika Unio, la plej granda konstruo en Afriko kun la helpo de Ĉinio de post la fervojo inter Tanzanio kaj Zambio.