Antaŭtagmeze de la 7a de marto, en la gazetara konferenco kadre de la jarsesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Yang Jiechi, ĉina eksterafera ministro, manifestis la ĉarmecon de la ĉina diplomatio al amaskomunikiloj en- kaj eketer-landaj. Ded du demandoj, cent dudek minutoj da brilaj respondoj, tion opinias sinjoro Gao Zugui, esploristo de la Ĉina Instituto pri Modernaj Rilatoj Internaciaj. En la respondo al demandoj Yang Jiechi sisteme kaj amplekse eksplikis la ĉinan diplomatian politikon kaj havis pli profundan kaj pli sisteman pensadon pri la venonte ĉina diplomatia laboro, kio montras la memfidon kaj praktikemon de la ĉina diplomatio.
Sinjoro Gao Zugui opinias, ke en la lastaj jaroj la formoj de la ĉina diplomatio pli kaj pli diversiĝis, kio donis al ni tutnovan rearanĝon kaj pensadon pri diplomatiaj metodoj. En tiaj pensoj la ĉina diplomatio pli kaj pli elaniĝos kaj vigliĝos.