La 8-an de marto, Nur Bekri, prezidanto de Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono, diris, ke ĝenerale la situacio de Xinjiang estas stabila kaj regebla kaj dentencas al la pliboniĝo.
Li diris, ke de la lasta julio rapide disvolviĝas la turismo en Xinjiang, kio atestas, ke Xinjiang estas sekura kaj povas trankviligi la investantojn kaj turistojn. Pasintajare la aǔtonoman regionon vizitis pli ol 30 milionoj da enlandaj turistoj kaj ĉirkaǔ miliono da eksteraj turistoj; la turisma enspezo kalkuliĝis al pli ol 300 milionoj da usonaj dolaroj, pli multe je 40% ol en la jaro 2009.