La germana ĵurnalo Handelsblatt donis atenton al la esprimo de la ĉina registaro "plirapidigi la perfektigon de la sociogarantia sistemo super ĉiuj loĝantoj en urboj kaj kamparo kaj citis la eldiron de ĉina ĉefministro Wen Jiabao el la registara laborraporto en la jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso, dirante ke Ĉinio devas efike reguligi tro altan enspezon.
La ĵurnalo citis vortojn de ĉina fama ekonomikisto Yuan Gangming, ke nun estas bona ŝanco por plue redukti la diferencon, ĉar Ĉinio estas sufiĉe riĉa.