Vizitu Forumon

Procedas leĝdono por sekureco de loĝado

(GMT+08:00) 2011-03-09 16:04:19

La 9-an de marto en Pekino, Feng Jun, direktoro de la sekcio pri sekureco de loĝado sub la Ministerio pri Loĝado kaj Urb-Rura Disvolvo, diris, ke leĝdono por la sekureco de loĝado intense iras, kaj la ministerio plenumis la unuan redaktadon de la leĝprojekto, kaj tiu ĉi laboro neniel prokrastiĝos.

Tiutage okazis gazetara konferenco kadre de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Feng Jun diris en la konferenco, ke leĝdono estas tre serioza kaj diskreta procezo, kaj koncernaj administracioj faros enketon por peti opiniojn de la publiko kaj ankaǔ aǔskultos proponojn de ekspertoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto