La 9-an de marto ĉina vicministro pri loĝado kaj urb-rura disvolvo Qi Ji diris, ke Ĉinio rapide starigos la sistemon de investado kaj financado pri konstruado de loĝdomoj por civitanoj kun meza aǔ malalta enspezo.
Tiutage en gazetara konferenco Qi Ji diris, ke ĉi-jare Ĉinio konstruigos 10 milionojn da apartamentoj por civitanoj kun meza aǔ malalta enspezo kaj por transloĝintoj el kabanoj, investante ĉirkaǔ 1 300 miliardojn da juanoj. Ĉi-jare la ministerio intensigos ellaboron de la politiko pri mez- kaj long-perioda kredito subtenanta la loĝigan konstruon, kaj altiros entreprenojn al la kosntruado kaj funkciigo de loĝdomoj lueblaj kontraǔ malgranda pago per favoraj politikoj.
Feng Jun, direktoro de la sekcio pri sekureco de loĝado sub la Ministerio pri Loĝado kaj Urb-Rura Disvolvo, diris en la gazetara konferenco, ke leĝdono por la sekureco de loĝado intense iras, kaj la ministerio plenumis la unuan redaktadon de la leĝprojekto. Koncernaj administracioj faros enketon por peti opiniojn de la publiko kaj ankaǔ aǔskultos proponojn de ekspertoj.