La 9-an de marto, He Yehui, estro de la mocio-akcepta sekcio de la sekretariejo de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke kompare kun antaǔe ĉi-jare reprezentantoj de la Tutlanda Popola kongreso prezentis antaǔ la okazigo de la sesio pli multajn mociojn kolektitajn el esploroj, kunsidoj kaj vizitoj.
Ĉi-jare la sekretariejo de la sesio ricevis pli ol 560 mociojn el reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso, pli multe je 12,5% ol en la lasta jaro, kaj ankaǔ 2 960 proponojn kaj opiniojn.