Vizitu Forumon

Komercistoj el ASOAL serĉas komercajn ŝancojn el du sesioj

(GMT+08:00) 2011-03-10 18:14:13

Komercistoj el membroj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĉi-jare donis apartan atenton al la du sesioj de Ĉinio. En la lasta jaro oficiale komenciĝis la liberkomerca zono de Ĉinio kaj la Asocio, kaj nun komercistoj el la membroj de la Asocio provas serĉi ŝancojn el la du sesioj.

Akceptante intervjuon de nia raportisto, David Chua, ĝenerala sekretario de Ĉina Ĉambro de Komerco kaj Industrio en Malajzio, diris, ke la rimedoj stimui la enlandan konsumon kaj altigi la enspezon de popolanoj fariĝos la nova motoro de la ĉina ekonomia kresko en la venontaj 5 jaroj. La altiĝo de la aĉetkapablo de ĉinoj liveros al Malajzio pli grandan transmaran merkaton kaj pli multe profitigos la manufakturan industrion de la membroj de la Asocio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto