Lastatempe proparolanto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Li Zhaoxing informis, ke en 2011 ĉina nacidefenda buĝeto estas ĉirkaŭ 601,1 miliardoj da juanoj, pli multe je ĉirkaŭ 12,7% ol en 2010. La buĝeto okupas 6% de kurantjara tutlanda financ-elspeza buĝeto, kaj iom malpliiĝis la proporcio, kompare kun tiu de lastaj jaroj. Li emfazis, ke la ĉina nacidefenda kosto estas travidebla.
"Ĉinio ĉiam pledas por regado de la skalo de nacidefenda kosto. Ĉiujare la nacidefenda buĝeto estas enlistigata en ŝtatan buĝetan projekton, ekzamenata kaj sankciata de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kaj plenumata laŭ regularo kaj ordo, kaj kontrolata de la ŝtato kaj la armeo. La ĉina nacidefenda kosto estas travidebla."
En 2011, la kresko de nacidefenda kosto ĉefe estas uzata por novaj ekipaĵoj, milita trejno, kulturo de talentuloj, konstruo de bazaj instalaĵoj de armeoj kaj taŭga altigo de la vivo de armeanoj. Kaj ĉar senĉese pliiĝas la nombro de taskoj kaj misioj, ĉina armeo portas pli da nemilitaj taskoj, kiel pacprotekto kaj konvojo, kaj necesas nacidefenda kosto por ĉi tiuj taskoj.
Pri la direkto de ĉina nacidefendo en la nova jaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao elemtis en sia raporto pri registaraj laboroj, ke konstruo de solida nacidefendo kaj potenca armeo estas la grava garantio por protekti ŝtatan suverenecon, sekurecon, disvolvi interesojn kaj ĉiuflanke konstrui bonstatan socion. Li diris:
"Ĉinio efike plenumos historian mision en nova jarcento kaj nova periodo, ĉiuflanke fortigos armean revolucian, modernan kaj regulan konstruon, kaj sernĉse altigos la kapablon pri fino de varieca milita tasko."