Vizitu Forumon

Talibano murdis sian eksan komandanton

(GMT+08:00) 2011-05-09 15:58:43

La 9-an de majo oficisto el la afgana registaro konfirmis, ke armitaj personoj de la organio Talibano murdis eksan komandanton de Talibano Mohammad Nabi en la provinco Kunduz je 250 kilometroj norde de la ĉefurbo Kabulo.

Vespere de la 8-a de majo la armitaj personoj atakis la loĝejon de Mohammad Nabi en la regiono Imam Sahib de la provinco Kunduz, kaj mortigitaj estis Mohammad Nabi kaj aliaj 4 homoj. Antaŭ tio Mohammad Nabi forlasis Talibanon kaj kapitulacis al la afgana registaro.

Poste Talibano telefone diris al amaskomunikiloj, ke tio estas puno al Mohammad Nabi pro lia perfido, kaj ĝi respondecas pri la murdo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto