Vizitu Forumon

Ĉio preta por la 26-a Somera Universiado

(GMT+08:00) 2011-08-05 09:30:02

La 26-a Somera Universiado okazos de la 12-a ĝis la 23-a de aŭgusto en la urbo Shenzhen, suda Ĉinio. Nun ĉiuj preparoj estas finitaj. Kadre de la universiado okazos konkursoj de 306 disciplinoj el 24 sportoj – rekorda nombro. Ĝis la 18-a horo de la 1-a de aŭgusto la loka organiza komitato ricevis registrajn informojn de 152 delegacioj, kaj la nombro de registritaj sportistoj superis 12 milojn. Ĝis la 27-a de julio 3 121 personoj el 323 mediataj institucioj de la tuta mondo petis registriĝon kiel raportistoj, krome estas personoj de la ĉefa brodkastanto kaj la teamo de publikaj signaloj, tial en la raportado partoprenos ĉirkaŭ 5 000 personoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto