|
|
||
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la malferma ceremonio kaj deklaris oficialan inaŭguriĝon de la Universiado. Yuan Rengui, prezidanto de la organiza komitato de Shenzhen-a Universiado kaj ĉina ministro pri eduko, Wang Rong, vic-prezidanto de la komitato kaj George Killian, prezidanto de la Internacia Federacio de Universitata Sporto respektive donis paroladon en la inaŭgura ceremonio. Ili esprimis siajn dankojn al la eksterordinaraj laboroj de la laborantoj kaj la volontuloj kaj bonvenigas pli ol 10 mil sportistojn el 143 landoj tra la mondo partopreni la konkursojn en Shenzhen.
Ŝtatestroj de Mozambiko, Bolivio, Fiĝioj, Srilankao, Etiopio kaj Rumanio ĉeestis al la ceremonio.
En la ceremonio okazis ankaŭ la prezentado titolita "Ni Ĉiuj", ĝia stilo estas simpla, tamen la atmosfero estas varma, tio sufiĉe enkorpigas la koncepton, kiu metis la junularon en la kernan lokon de la Universiado.
La Universiado daŭros 12 tagojn kaj fermiĝos en la 24-a de aŭgusto.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |