Vizitu Forumon

En Shenzhen inaŭguriĝis 26-a Somera Universiado

(GMT+08:00) 2011-08-12 23:40:19

Vespere de la 12-a de aŭgusto en Shenzhen, suda urbo de Ĉinio, inaŭguriĝis la 26-a Somera Universiado. En la venontaj preskaŭ 2 semajnoj ĉirkaŭ 8 mil junaj sportistoj el 152 landoj kaj regionoj konkursos, interfluos kaj kreos "nekutimajn brilojn" sur tiu scenejo.

Ĉina stata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la inaŭguro kaj deklaris malfermiĝon de la Universiado.

George Killian, prezidanto de la Internacia Federacio de Universitata Sporto, faris parolon en la inaŭguro lak esprimis sian dankon al la organizantoj de la Universiado pro ilia laboro en la lastaj kelkaj jaroj. Li diris: "Mi precipe volas danki la urban registaron de Shenzhen kaj la registaron de la provinco Guangdong, ke ili preparis tiom altakvalitajn sportejojn por la Universiado. Iuj sportejoj estis nove konstruitaj. Mi kredas, ke tiuj sportejoj, kiel heredaĵo postlasota de la Universiado, estos ege gravaj por tiuj studentoj, kiuj uzos ilin."

Prezidanto de la organiza komitato, ĉina ministro pri eduko Yuan Rengui esprimis sian varman bonvenigon al la sportistoj de la Universiado kaj bondeziron al ili, ke ili rikoltu en la Universiado.

Prezidento de Mozanbika Respubliko Armando Emilio Guebuza, bolivia prezidento Juan Evo Morales Ayma, fiĝia prezidento Epeli Nailatikau, srilankaa prezidento Mahinda Rajapaksa, etiopia ĉefministro Meles Zenawi, rumana ĉefministro Emil Boc, ĝenerala direktoro de UNESKO Irina Bokova kaj aliaj ŝtataj gvidantoj kaj reprezentoj de internaciaj organizoj ĉeestis al la inaŭguro.

Malsame ol la Olimpikoj, la Universiado ne multe atentas pri konkursaj rezultoj. Pli grave estas tio, ke junuloj kaj la internaciaj edukaj rondoj kune esploru la pozicion kaj rolon de sportado en la lerneja edukado.

En la inaŭgura ceremonio oni faris buntkolorajn artajn kaj sportajn prezentadojn.

Claude-Louis Gallien, unua vicprezidanto de la Internacia Federacio de Universitata Sporto, malkaŝis, ke en ĉi-foja Universiado estas 11 rekomenditaj sportoj, tial la totala nombro de oraj medaloj superos 300, atingante la nivelon de Someraj Olimpikoj.

La organizantoj de la Universiado promesis liveri la plej bonajn sportejojn, la plej bonan trafikadon kaj la plej bonan servon al la Universiado.

La 26-a Somera Universiado fermiĝos en la 24-a de aŭgusto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto