|
|
||
Vespere je la 20-a horo, mi estis la lasta homo, kiu enbusiĝis en la aŭtobuson al la centra stacio Futian de la urbo Shenzhen. Kiam mi trovis mian seĝon kaj murmure dankis al mia feliĉo, mi devis konfesi ankaŭ, ke la Ĉefa Mediata Centro (ĈMC) estas pli-malpli malproksima de mia hotelo.
Sed mi subite pensis aliflanke, ke se ne estus tia distanco inter mia laborejo kaj mia loĝejo, probable estus malfacile por mi komforte verki mian artikolon en la aŭtobuso kun klimatizilo. En tia humoro, pliboniĝis mia sento pri la longa distanco.
En 2008, mi ĉagreniĝis pri tio, ke mi ne fariĝis volontulo de
Eble tia akcepto por plejparto de ĵurnalistoj jam fariĝis la "ĉiutaga rutino" . Mi ne sciis kiom da ĵurnalistoj perceptis la sincerecon kaj devontigon de la gastiganto, tamen mi pensis, ke ni ĉiuj almenaŭ devas konscii, ke "ne estas gajno sen penado". Kvankam en Shenzhen abundis diversaj bongustaj frandaĵoj, kvankam intermite mi aŭdis la bruon el la kontraǔa bordo de la lago Luohu, tamen mi plej bone min distros kiam finiĝos miaj tutaj laboroj.
De ĉi tie, estu konscienca ĵurnalo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |