Vizitu Forumon

Malferma ceremonio de Shenzhen-a Universiado donis diferencan brilegon

(GMT+08:00) 2011-08-15 10:35:09

La malferma ceremonio de la 26-a Shenzhen-a Universiado okazinta en la 12-a de aŭgusto jam fariĝis plej grava sperto en mia vivo, ne nur pro ĝiaj signifoplena enhavo kaj okulfrapa prezentado, sed ankaŭ pro tio, ke mi ĝisfunde ebriis de la ceremonio kaj travivis la miraklan nokton.

 

Fakte, kiam mi ekveturis al la ĉefstadiono de la Shenzhen-a Universiado, mia humoro ne estas tiel gaja kaj ekscita kiel mi devas origine esti, ĉar la malpermeso kunporti kameraon de tempo al tempo torturis mian koron. Sed post kiam mi atingis la stadionon, mi subite min ŝanĝas al bona stato kiel knabo, kiu vundus sian kruron sed vidus la bombonon malproksime de li ——— en la palpebruma tempo malaperus la larmoj kaj paliĝis ĉia malĝojo. Mi fariĝis tiel ekzalta kiel la papiliono, flugante de la orienta parto al la okcidenta, kaj de la suda ĝis la norda, por forte foti.   

 

Vespere je la 8-a horo, oficiale inaŭguriĝis la malferma ceremonio. Post serio da prezentoj temantaj pri ĉinaj tradiciaj kulturoj, la delegacioj ekeniris en la stadionon. Mi startigis mian komputilon por sendi "ĉelokan mesaĝon" sur mia mikroblogo. Post la aŭtomata starto de MSN estis alia ekscita afero, kiu senatendite trafis mian koron——En nia redakcio preskaŭ 3,000 kilometojn for de mia loko estis redaktoroj, kiuj ankoraŭ laboris! Tial, komenciĝis la ĉeloka transmisio de ceremoniaj fotoj——Mi fotis en la unua okazejo, s-ro Zhao Jianping en la redakcio subtitoligis la fotojn transmisiitajn, Xiaoxiong respondecis pri la surretigo de la fotoj. La fabriklinio konsistanta el 3 homoj tiel sukcese realigis la unuatempan brodkaston de la tuta ceremonio. Certe la reto ludis ŝlosilan rolon dum la tuta procezo de transmisio, ege kuraĝige.

 

Tiamaniere, en la okazejo de la malferma ceremonio de la 26-a Shenzhen Univeriado, mi ricevis brilegon tute diferencan!
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto