Vizitu Forumon

Kio Estas Vere la Lingvo Internacia?

(GMT+08:00) 2011-08-21 15:52:12

Antaŭ du tagoj, mi iris al la universiada vilaĝo. Kiel esperantisto, mi dekomence sentas min konfuza en la loko plej proksima al la baldaŭaj sportsteloj, ĉar mi ne scias, kun kiu mi povis fari intervjuon ankaŭ krom la ĉinaj kaj la anglalingvaj sportistoj. Kion fari?

Tiutage, pli bone mi portis mian mision al la vilaĝo. Mi provis alparoli kaj konvinki ĉiujn, kiujn mi renkontis dum mia vagado. Mi esperis, ke ili povis skribi siajn revojn sur mian tabuleton. Neatendite, preskaŭ ĉiuj volis plenumi mian projekton. Ili ne nur gaje skribis tiujn, kiujn mi volas scii, sed ankaŭ babilis kun mi kial ili havas tiajn revojn. Ekzemple, Carissa Fu, la ĉindevena usonano, kiu naskiĝis en Usono, diris al mi, ke krom sukcesa sportisto de Taekvondo, ŝi revas fariĝi ankaŭ antropologia jurmedicinisto post sia diplomiĝo; kvankam ŝi estas knabino, tamen ŝi volas sin dediĉi al la batalo kontraŭ la ĉiam altiĝanta krimokvanto en Usono. 

("Oni povas simple nomi min 'Fufu'. Mia revo estas fariĝi sukcesa antropologo dum plua konkursado en taekvondo. ")

Post kiam mi glate finis mian projekton, mi ekkonsciis, ke eble la lingvoj ne estas obstakloj al la komunikado de la homaro. Tio, kio eble ĝenas la interŝangojn, estas la koro fermita al la ekstera mondo. Cansel Deniz, taekvonda sportisto el Turkio, tute ne scias kiel skribi la anglan lingvon, tamen ŝi ankoraŭ volas montri al ĉiuj sian revon fariĝi la plej bona taekvontistino en la mondo, kvankam en la turka lingvo.

(Cansel Deniz, taekvondistino el Turkio, kvankam ŝi baldaŭ skribos sian revon en la angla lingvo, tamen ŝi ankoraŭ volas montri ĝin al multaj homoj——la unua en la mondo! )

Do finfine mi volas diri, ke fakte ne estas "lingvo" la Internacia Lingvo, sed la espero kaj volo por komuniki kun aliaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto