Vizitu Forumon

Finiĝis ĉiuj matĉoj de la 26-a Somera Universiado

(GMT+08:00) 2011-08-23 18:48:05

La 23-an de aŭgusto finiĝis ĉiuj matĉoj de la 26-a Somera Universiado en la urbo Shenzhen, kaj sudkorea sportisto gajnis la lastan ormedalon. La ĉina delegacio ricevis neniun medalon en tiu tago, tamen ĝi ankoraŭ okupas la unuan lokon per la gajno de 75 oraj, 39 arĝentaj kaj 31 bronzaj medaloj – rekorda nombro de la oraj medaloj en la historio de universiado. La rusa delegacio okupas la duan lokon per la gajno de 42 oraj medaloj, kaj post ĝi estas la japana, usona kaj itala delegacioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto