La 18-an de januaro laŭ la usona tempo, usona Departemento de Komerco deklaris fari kontraŭdumpingan kaj kontraŭsubvencian enketon al aplik-nivela vent-turo importita el Ĉinio. Pri tio en la 21-a tago, respondeculo de buroo pri importa kaj eksporta komerca justeco sub ĉina Ministerio pri Komerco, esprimis, akceptante intervjuon, ke Ĉinio kaj Usono havas ambaŭ-utilan kunlaboron en kampo de novenergifonta industrio. La ago de Usono ne utilas al pluapaŝa kunlaboro de la du landoj en la kampo kaj ankaŭ ne konformas al ĝenerala tendenco de la tuta terglobo por kune trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj defion el energio-sekureco.
redaktita de Selena