Vizitu Forumon

Mi helpas vin realigi la revon

(GMT+08:00) 2012-08-10 13:55:43

trejnisto Tang Chunrong

Lastatempe iom malstreĉiĝis Tang Chunrong, halterleva trejnisto de Olimpika Centro sub la Handikapula Federacio en Jiangxi-provinco. Liaj lernantoj Xiao Cuijuan kaj Xu Yanmei partoprenos en la Paralimpikoj okazontaj en Londono. Ili jam iris al Ŝtata Trejnada Centro en la urbo Tianjin. Nun Tang Chunrong per interreto komunikiĝas kun siaj 2 lernantoj pri iliaj vivo kaj trejnado.

"Estas ne eble, ke ĉiuj trejnistoj irus al Britio partopreni en Londonaj Paralimpikoj. Tial nun aliaj trejnistoj faras trejnadon al Xiao Cuijuan kaj Xu Yanmei."

Tang Chunrong jam 2-foje partoprenis en Paralimpikoj gvidante ĉinan halterlevistan teamon respektive en 2004 kaj 2008. Lia lernantino Xiao Cuijuan iam gajnis ormedalon kaj bronzmedalon.

En la komenco de la 80aj jaroj de la lasta jarcento, Tang Chunrong estis halterlevisto de la urbo Fuzhou en Jiangxi-provinco. Sed post aliĝo al la ŝtata halterlevada teamo, Tang Chunrong devigite ĉesigis sian halterlevistan karieron kaj komencis la trejnistan karieron.

"En la trejnado, mia genuartiko estis vundita. Tial mi devigite adiaǔis la sportistan karieron kaj fariĝis trejnisto. En 1999, la Olimpika Centro sub la Handikapula Federacio en Jiangxi-provinco bezonis halterlevan trejniston. Do mi venis ĉi tien."

Tiam neniu volis esti trejnisto por handikapuloj. La salajro de la trejnistoj por handikapuloj estis pli malalta ol tiu de la trejnistoj por fakaj sportistoj.

Atinginte la halterlevan teamon, Tang Chunrong rimarkis, ke tieaj sportistoj estis elektitaj en la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento. Mankis al ili konkurforto en grandaj konkursoj.

"Tiam mi proponis al la Handikapula Federacio, ke necesas sistemiga trejnado al junaj handikapaj sportistoj. Antaǔe neniu en Jiangxi-provinco partoprenis en la Monda Ĉampionado kaj la Paralimpikoj. En 2000, ni komencis entrepreni halterlevadon de handikapuloj. Mi mem elektis 10 junajn sportistojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto