Vizitu Forumon

Viglas dudirekta investado inter Ĉinio kaj Eŭropo

(GMT+08:00) 2012-09-18 15:13:10

Ekonomia kaj komerca rilato ĉiam estas grava motoro de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ili ambaŭ prezentas sin gravaj komercaj partneroj unu al la alia. En multaj jaroj Eŭropa Unio sin tenas kiel la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj dume Ĉinio estas la dua granda komerca kompano de Eŭropa Unio. La investo de Eŭropa Unio al Ĉinio rapide kreskas, kio ŝuldas al la investa medio tago post tago perfektiĝanta kaj la merkato ĉiam pli ekspansianta en Ĉinio; sekve de la plenumiĝado de la strategio "eliro", pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj iras investi en Eŭropo. Nun ni parolos pri la temo: dudirekta investado inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Ekde la aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizaĵo, la investo de Eŭropa Unio al Ĉinio ĉiam rapide kreskas. Laŭ statistiko de la ĉina Komerca Ministerio, de 2003 ĝis julio de 2012 en Ĉinio fondiĝis 21 347 entreprenoj investitaj de 20 landoj el Eŭropa Unio, kaj la sumo de la investaĵoj atingis 54,16 miliardojn da dolaroj. Qiu Lixin, vicdirektoro de la Sekcio pri Eksteraj Kapitaloj sub la ĉina Komerca Ministerio, esprimas:

"En la lastaj 10 jaroj Ĉinio ĉiam pli optimumigis politikon pri la investo de eksterlandoj al Ĉinio, ĉiam pluapaŝe perfektigis la investan medion, kaj ĉiam plue plibonigis la merkaton. En la plurfoja antaŭjuĝado de aŭtoritata institucio de UN pri investo, Ĉinio ĝenerale fariĝis lando, kiun transregnaj kompanioj prenas kiel la unuan lokon de investado."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto