Vizitu Forumon

La ĉina kostumo

(GMT+08:00) 2012-10-09 18:38:08

La ĉina kostumo originas de la paleolitiko. Antaŭ 7 000 jaroj, ĉinoj jam kreis kostumojn kun la akcesoraĵoj: ĉapeloj, ŝuoj kaj botoj, faritajn el silko kaj lino, kaj fabrikis ornamojn por beligi la vivon. Monde unika estas la ĉarma primitiva kostumarto de la ĉinaj prauloj en la paleolitiko. En la periodo de dinastioj Xia, Shang kaj Zhou, la ĉina kostumo eniris en la stadion normitan de "Rito", la kostuma konscio tiele konformis al la naturo kaj havis profundan enhavon. De post la Han-dinastio, la kostuma sistemo, karakterizita de la koncepto de Konfuceanismo, altigis la specon, kvaliton kaj metiarton. En la sekvaj miloj da jaroj, ĉiam sorbinte nutraĵojn de konstumartoj de nacimalplimultoj kaj de la ekstero, la ĉina kostumo senĉese renoviĝis, riĉiĝis kaj posedas sian propran karakterizon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto