Vizitu Forumon

Formi ŝtatan figuron per eminentaj konstruoj

(GMT+08:00) 2012-10-22 13:41:23

En la nuna epoko, pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj faris merkatadon en fremdaj landoj. Same kiel miloj da entreprenoj farantaj merkadon en la ekstero, farante merkatadon en Mez-Azio la limigita akcikompanio TBEA de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, ne nur kreis pli grandan spacon kaj akiris bonajn ŝancojn, sed ankaŭ starigis bonan figuron de ĉinaj entreprenoj kaj gajnis altan takson de lokaj registaroj kaj diversaj rondoj. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

La limigita akcikompanio TBEA de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ne nur estas grandskala firmao pri alttekniko kaj manufakturado de energiekipaĵoj en Ĉinio, sed ankaŭ estas unu el mondaj gvidantoj en energiŝpara kaj elektrolivera sektoro. En la 5a pintkonferenco de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en junio, 2006, Ĉinio kaj Taĝikio subskribis serion da kontraktoj de kunlaboroj pri energio. Laŭ la kontraktoj subskribitaj de la du landoj la kompanio TBEA helpas Taĝikion konstrui la ĉefan arterion de la suda-norda elektrotransmisio por solvi la nesufiĉecon de elektroenergio en la regiono Khujand. Tamen Taĝikio estas montara lando. 97% de la teritorio estas montaraj. La averaĝa altitudo kalkuliĝas al pli ol 3 mil metroj. La naturaj kondiĉoj fariĝis plej malfacilaj problemoj por la laborantoj de la kompanio TBEA. Pri tio Zhang Xin, direktoro de la kompanio, diris,

"Sovetio iam faris planon pri la konstruado, sed ĝin oni ne povis plenumi pro la naturaj kondiĉoj. Kiam Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj Taĝikio petis Ĉinion pri tiu konstruo, nia kompanio invitis amason da eminentaj specialistoj por serĉi eblecon de la konstruo. Oni ne povis konstrui elektroprovizan koridoron en tia montaro. La konstruo estas tre malfacila en la mondo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto