Vizitu Forumon

Kuras en Pakistano vagonaroj fabrikitaj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-26 16:31:11

Se vi fervoje vojaĝos en Pakistano, eble vi havos intiman konatiĝon kun la vagonaroj, ĉar ili estis fabrikitaj de Ĉinio. Nun en Pakistano troviĝas 6 fervojoj de grandrapidaj pasaĝertrajnoj inter grandaj urboj. La vagonaroj kurantaj tie estis importitaj el Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu nian hodiaŭan raporton.

Ĉina Nacia Korporacio de Mekanika Importo kaj Eksporto establiĝis en 1950, nelonge post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Ĝi sin dediĉas al la komerco de mekanikaj kaj elektraj produktoj. Ĝenerala delegito de la korporacia oficejo en Pakistano Gu Jianqiang konigis, ke la korporacio komencis merkatadon en Pakistano en la 70aj jaroj de la lasta jarcento. En 1980 establiĝis pakistana oficejo de la korporacio.

"Post la fondiĝo de la pakistana oficejo ni faris pozitivan kontribuon al la eksportado de diversaj mekanikaj instalaĵoj. Ni alportis maturajn teknikojn kaj spertojn al Pakistano. Ĝis junio de 2012 la kontrakta sumo de la eksporto al Pakistano kalkuliĝis al pli ol 700 milionoj da usonaj dolaroj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto