Vizitu Forumon

Ĉarma gubernio Qixia kaj la urbo Yantai

(GMT+08:00) 2012-12-06 19:12:11

En la urbo Yantai ofte okazas interesaj aktivadoj de festivalo, soleno, konferenco, foiro ktp. Ekzemple ekspozicio pri Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, Internacia Foiro de Fruktoj kaj Legomoj, ĉina Internacia Gastronomia Festivalo, Penglai-a Internacia Adoleskanta Kultura Soleno, Changdao-a Popol-mora Turisma Festo, Internacia Kultura Festivalo pri Longviveco kaj similaj forte altiras la vojaĝemon de en- kaj ekster-landaj turistoj al Yantai. S-ro Hao Fengli diris:

"Aparte menciindas la turisma evoluado en la lastaj jaroj. Sekve de la rapida evoluado de la loka ekonomio, la urba konstruado progresas kun ĉiu tago, kaj jam formiĝis bela medio: La monto staras en la urbo, la urbo brakumas la monton, la urbo ligiĝas kun la maro, la maro benas la urbon. Kaj la urbo portas iom misteran nuancon el la spektakla miraĝo ofte videbla, mito pri transmariĝo fare de Ok Senmortuloj, rakonto pri la ekspedicio de Xu Fu kaj tri mil geknaboj orienten kaj ankaŭ legendo pri pafado al grandega skvalo fare de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Ĉio ĉi impresas per la feo-landa mirindeco."

La turismaj aranĝoj de Yantai estas aparte spertindaj por turistoj pro abundeco kaj intereseco. Mi citu kelkajn el ili, por ke vi iom konu la riĉan enhavon de la loka turismo. Jen ili estas: la Vojaĝo al ferolando Penglai, Vojaĝo al Nanshan kun Bonhava Vilaĝo, Vojaĝo al Yantai por Golfo-ludo, Vojaĝo al Ora Mar-strando, Vojaĝo al Changdao por Ĝui Fiŝistan Vivon, Vojaĝo al Qixia por Koni Popolan Moron, Vojaĝo pri Vina Kulturo, Vojaĝo pri Ekologia Agrikulturo, Vojaĝo al Termika Fonto. Krome furoras ankaŭ la itineroj pri amuzado, feriado, aĉetado ktp. Tiuj turismaj aranĝoj vaste konatas inter turistoj en- kaj ekster-landaj, kaj manifestas la mirindan ĉarmon de la urbo Yantai kiel ora turisma vizitindejo.

S-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Administracio de Yantai diris:

"La Yantai-anoj ĝuas la renomon de facila amikiĝo kaj sincera gastamo en Ĉinio. Tio ege favoras al evoluado de la loka turisma afero. Proverbo diras: Gastama familio ĉiam altiras al si amikojn. Do karaj amikoj, bonvole vizitu la belan urbon Yantai, kiam vi vojaĝos al Ĉinio."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto